Operaco Nordwind

La Operaco Nordwind (en la germana: Unternehmen Nordwind, "operaco Norda vento") estis la lasta grava germana ofensivo de la Dua Mondmilito en la Okcidenta Fronto. Ĝi startis la 31-an de decembro 1944 en Rejnlando-Palatinato, Alzaco kaj Loreno en sudokcidenta Germanio kaj nordorienta Francio, kaj finis la 25-an de januaro 1945.

La celo de la ofensivo estis trarompi la liniojn de la usona 7-a Armeo kaj la franca 1-a Armeo en Supra Vogezoj kaj la Alzaca Ebenaĵo, kaj detrui ilin, same kiel la konkeron de Strasburgo, kiun Himmler estis promesinta kaptita ĝis la 30-a de januaro.

La 31an de decembro 1944, la Germana Armagrupo G — komandita de la Generaloberst Johannes Blaskowitz — kaj la Armegrupo Oberrhein ("Supra Rejno") — komandita de Reichsführer-SS Heinrich Himmler — lanĉis fortan ofensivon kontraŭ la 110-km-longa frontolinio tenita de la usona 7a Armeo. La 7a Armeo — estrita de la usona generalo Dwight D. Eisenhower — estis sendinta trupojn, ekipaĵon kaj liveraĵojn norden por plifortigi la usonajn armeojn en Ardenoj de la Batalo de Ardenoj.

La 25-an de januaro 1945 la nazia ofensivo estis haltigita, post kiam la usona 222a Infanteria Regimento haltigis ĝian avancon ĉe Haguenau. Samtage plifortigoj ekalvenis el la Ardenoj. Strasburgo estis savita de fortaj detruoj kaj restis sub usona kontrolo, sed la Kolmara Sako estis problemo por la usona armeo kiu devis esti eliminata.

La nazia ofensivo estis malsukceso, ĉar ĝi ne povis detrui la fortojn de la malamikoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne